Archive for December, 2008

Jarfina saluto

Friday, December 26th, 2008

jarfinoKvankam nekredeble, ĉifoje mi parolas mallonge.

Ĉi tiu sondosiero nur portas salutvortojn por vi, okaze de la jarfinaj festoj.

Saluton kaj dankon karaj geauskultantoj!!!

Daniel, nome de Radio Aktiva.

Esperanto por la Publiko - Agado en la jaro 2009-a

Friday, December 26th, 2008

S-ro Evandro Kaboklo kaj la teamo de Esperanto por la Publiko sendis al ni ĉi tiun “Power-Point”-an prezentadon por diskonigi inter nia aŭskultantaro la agadon de la grupo dum ĉi tiu jam finiĝonta jaro.

Elŝutu kaj ĝuu ĝin.

Amike,
Daniel
Esperanto por la Publiko - Agado en la jaro 2009-a

Monda Muziko #17 - Speciala numero en la angla pri Esperanto

Monday, December 22nd, 2008

Miss USATiu programo estas speciala epizodo en angla lingvo:

  • Interview with Don Harlow by Bazooka Joe (Intervjuo al Don Harlow farita de Bazooka Joe)
  • What is Esperanto? (Kio estasEsperanto?)
  • Esperanto: The International Language that Works! (Esperanto: La Internacia Lingv, kiu funkcias!)

  • Radio K.A.O.S. (Radio K.A.O.S.)
  • Blondie: Maria

Rilate:

ELNA: Esperanto USA: http://www.esperanto-usa.org/

Podkasto #14 - Radio Aktiva: La vera historia de la unua deklaracio de Unesko favore al Esperanto

Wednesday, December 10th, 2008

S-ro Rubens Barbieri ricevas atestilon de la UES-anoj pro sia longa aktiveco en EsperantujoS-ro Rubens Barbieri aktivis en Urugvaja Esperanto Societo ekde la 1940-aj jaroj.
En la 1954-a jaro li estis sekretario de la Societo kaj partoprenis aktive en la pretigado de la 1-a Internacia Ekzposicio de Esperanto, je centoj da metroj de la Leĝa Palaco, kie okazis la 8a Konferenco de Unesko.

Dum tiu konferenco Unesko unuafoje faris deklaron favore al Esperanto. Sed la afero ne estis tiel simpla kiel oni povus supozi; fakte la deklaracio riskis ne okazi. Nerekte, S-ro Barbieri ebligis la realigon de tiu deklaro, kiu okazis dum la lastaj minutoj de la lasta tago de la konferenco.

Membroj de UES kaj lernantoj de la kursoj kune kun S-ro Barbieri dum la jarfina festoĈu vi volas scii pli? En ĉi tiu intervjuo, S-ro Barbieri rakontas pri la ekzposicio, pri la aferoj ĉirkaŭ la deklaro de Unesko, kaj pri la registraĵoj kiuj restis de tiu deklaro. Kvankam la kondiĉoj por la intervjuoj ne estis la plej bonaj laŭ fonaj bruoj kaj registrorimedoj disponeblaj, Radio Aktiva decidis disponigi al vi ĉi tiun historian dokumenton de la esperanta movado.

Sube vi povos elŝuti aŭ rekte aŭdi 3 sondosierojn: la unua kaj la dua estas la 14a podkasto, kun la intervjuo en Esperanto, iom da muziko inter la diversaj partoj de la intervjuo, kaj kelkaj partoj en la hispana kun traduko al Esperanto. (La unua estas pli peza kaj pli bonkvalita ol la dua). La 3a sondosiero enhavas nur la intervjuon (sen muziko) kaj en dulingva versio (esperanto-hispana), tiel kiel ĝi estis farita.

Elŝutu, aŭskultu, ĝuu kaj komentariu!

Amike kaj samideane,

                 Daniel

(En la fotaĵoj: Supre maldekstre - Sinjoro Barbieri ricevas atestilon de la UES-anoj agnoske al sia longdaŭra esperanta laboro. Sube dekstre - UES-anoj kaj lernantoj de la e-kursoj kune kun S-ro Barbieri ĉe la tegmento de la sidejo de UES, dum la zamenhofa kaj jarfina ĉijara festo.)

La vera historio de la 1ª deklaro de Unesko favore al Esperanto

Sunday, December 7th, 2008
Se ĉi tiu teksto estas tro longa por vi, vi povas aŭskulti la voĉan version je la piedo de ĉi artikolo aŭ elŝuti ĝin por poste aŭskulti.

Ĉiuj esperantistoj scias ke la 10a de decembro de la 1954-a jar, en Montevideo - Urugvajo, Unesko unuafoje faris deklaron favore al Esperanto.
Sed tio, kion la plimulto ne scias estas ke tiu fama deklaro preskaŭ ne okazis.

Sinjoro Barbieri, la plej maljuna membro de la Urugvaja Esperanto Societo, estis tiam sekretario de tiu societo kaj estis informita pri la okazintaĵoj rilatitaj al tiu deklaro. Plie: li nerekte respondecis por ke tiu deklaro finfine okazu.

En la 2006-a jaro Radio Aktiva, kiam ĝi ankoraŭ elsendis ĉiutage rekte per Interreto, elsendis la intervjuon farita al S-ro Barbieri rilate al tiuj okazintaĵoj.

Ĉijare, la 10a de decembro, en la 14a oficiala podkasto kaj konmemore al la 54a datreveno de la 1a deklaracio de Unesko favore al Esperanto, Radio Aktiva disponigos tiun historian materialon en la podkasto, por ke ĉiuj povu koni pli de interne kial tiun deklaron preskaŭ ne okazis kaj kiamaniere ĝi finfine realiĝis.

Ne forgesu: la 10an de decembro, elŝutu aŭ rekte aŭdu la 14an podkaston de Radio Aktiva!

Informis: Daniel Bebelacqua

Informoj el Pekino - 51a raporto: Ĉinio, turismo kaj interrilatoj

Friday, December 5th, 2008

12-4-bEn ĉi numero Bluaĉielo parolas pri la influon de la internacia financa krizo al ĉina turismo, la interrialtojn de Ĉinio kaj Francio, la rimedojn de Ĉinio por grandigi enlandan bezonadon kaj la fruktojn de la 5-a strategia ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

Elŝutu kaj informiĝu.

12-4-a

12-4-c12-4-d

Informoj el Pekino - 50a raporto: Multaj informoj kaj novaĵoj

Wednesday, December 3rd, 2008

12-3-b 12-3-aTiu ĉi raporto koncernas la resuman kunvenon de Pekinaj Olimpikoj en Londono, la influo de la internacia financa krizo al Ĉinio, la ĉina malkonsento pri raporto de Komitato de UN pri plenumado de la konvencio kontraŭ Torturo en Ĉinio.

12-3-c12-3-d12-3-e12-3-f

Ĉinio decidis prokrasti intervidiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio.

Ankaŭ en ĉi numero: Amuza kunveno en Pekino. La pacdefenda trupo de Ĉinio estas premiita de UN. Kaj iu E-novaĵo.