Archive for October, 2008

Novaĵejo # 17 - El Ameriko: Karibia maro - Kolombio

Friday, October 17th, 2008

karibo-081017.jpgkolom-081017.jpg
*Karibia maro - La ciklono Omar fortigis kaj pasis al kategorio “uragano” kun puŝoj pli fortaj ol 195 km/h.
* Kolombio -
Indiĝenaj protestoj lasas 3 mortintojn kaj centon da vunditoj.

Informoj el Pekino - 36a raporto: Ĉinio kaj Rusio, Tajlando kaj Kamboĝo, Financa krizo

Thursday, October 16th, 2008

10-16-a10-16-b

Estas tre varia la enhavo de ĉi tiu raporto de Li Jianhua, kiu inkluzivas informon pri la fino de landlima problemo inter Ĉinio kaj Rusio, akriĝo de la landlima problemo inter Tajlando kaj Kamboĝo, kaj stato de la eŭropa strategio kontraŭ la financa krizo.

Informoj el Pekino - 35a raporto: Ĉinaj, tibetaj kaj esperantaj novaĵoj

Wednesday, October 15th, 2008

10-15-a10-15-b

En ĉi tiu numero, Li Jianhua raportas pri esperantaj novaĵoj, informas pri la 104-a Cxina Importa kaj Eksporta Foiro kaj la Simpozio pri Tibetologio.

Kiel ĉiam, komentarioj kaj salutvortoj estas ĉiam bonvenaj.

Elŝutu kaj aŭskultu.

Novaĵejo # 16 - El Ameriko: Argentino - Meksiko - Peruo - Ekvadoro

Monday, October 13th, 2008

arg081013.jpgmex081013.jpgper081013.jpgekv081013.jpg
*Argentino -Komencas juĝon kontraŭ eksprezidento.
*Meksiko- Uragano Norbert provokis inundojn kaj tri viktimojn.
*Argentino- Organizoj de Humanaj rajtoj kritikis prezidentinon.
*Peruo - La prezidento akceptis rezignon de ĉiu lia kabineto
*Ekvadoro - Koreas definitive forpelis brazilan entreprenon.

Monda Muziko #13 - Nederlando

Saturday, October 11th, 2008

Sankta Nokt’

(Stille Nacht)

Paca nokt’, sankta nokt’,
Brila lum’ sur la mont’;
Jen la Infano kun ama Patrin’;
Dolĉe Ŝi flustras lulante Lin,
“Dormu en ĉiela trankvil’,
Dormu en ĉiela trankvil’.”

Paca nokt’, sankta nokt’,
Tremas ŝafistoj pro la vid’;
Gloro fluas en fora ĉiel’;
“Haleluj’” kantas ĉiu anĝel’,
“Venis Kris’, la Savanto,
Venis sanktega hel’!”

Paca nokt’, sankta nokt’,
Dia fil’, pura bril’;
Am’ radias de sankta mien’;
Jen tagiĝ’ de savanta ben’
Pro naskiĝ’ de l’ Sinjoro,
Pro naskiĝ’ de l’ Sinjor’.

Rilate:
Akordo Paĝo: http://www.tekstoj.nl/akordo (En esperanto, nederlanda, germana, angla kaj dana lingvoj).
Akordo MP3: www.musicexpress.com.br/akordo_eo

Novaĵejo # 15 - El Ameriko: Monda Banko - Vatikano - Peruo

Friday, October 10th, 2008

finanzo081008.jpgpapo-081008.jpgperuo-081008.jpg
*Monda Banko - Latinoameriko alfrontas “perfektan ŝtormon”.
*Vatikano - La Papo kanonizos du religiulinoj respektegitaj en Latinameriko.
*Peruo - Peruo kaj EU povus fini Traktaton de Libera Komerco.

Prezentado de U.E.S. pri Esperanto en Montevideo (vid-dosiero)

Wednesday, October 8th, 2008

Vespere, la 8an de aŭgusto de la 2008a jaro, la Urugvaja Esperanto Societo organizis prezentadon de Esperanto en Romantika Muzeo -Montevideo-.

Prez.1Prez.2Prez.3

Post rapida prezentado (en la hispana) de la lingvo kaj ĝia historio, oni montris la lingvon hodiaŭ, ĝian uzadon, ĝian disvastigadon tra Interreto, renkontiĝojn, UK-ojn, ktp.

 Prez.4Prez.5Prez.6

La dua duono de la okazintaĵo centriĝis en prezentado de la DVD “Esperanto Estas…” (voĉtradukita al la hispana de membroj de U.E.S.), enkonduko al la lingvo (prezento de la gramatiko, kunmetado de vortoj kaj afiksoj, simplaj frazoj, ktp), disdonado por partopreni kurson je rabatita prezo kaj anoncado de tiu kurso.

Por fini, Heliana Correa, membrino de U.E.S. kaj muzikinstruistino kantis per sia bela voĉo por la ĉeestantaro.

Prez.7Prez.8Prez.9Prez.10

Post la fermo, la ĉeestantoj havis la eblecon viziti etan ekspozicion de libroj, revuoj kaj KD-oj, kiujn oni pretigis en la granda korto de la muzeo.

Ĉi tie vi povas spekti 10-minutan filmeton, kiu montras partojn de tiu okazintaĵo. La partoj parolitaj aperas en la hispana, sed subtekstoj en Esperanto gvidos vin tra la filmeto.

Informoj el Pekino - 34a raporto: Satelito lanĉita de la ĉina kosmoŝipo

Tuesday, October 7th, 2008

Ĉina kosmoŝipa satelitoBluaĉielo raportas por ni pri la satelito lanĉita de la ĉina kosmoŝipo dum ĝia spaca vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, je la fino de la pasinta septembro.

Maldekstre: fotaĵo prenita de la satelito.

Novaĵejo # 14 - El Ameriko: Bolivio - Brazilo - Ĉilio - Usono - Argentino

Tuesday, October 7th, 2008

bolivia-0610.jpglula-0610.jpgcile-0610.jpgmicel-k-kristina.jpg
*Bolivio- Malsukcesas pacigan dialogon.
*Brazilo-
Nedifinitaj komunumaj balotoj en Sao Paulo.
*Ĉilio- La eksprezidento Rikardo Lagos rifuzas esti kandidaton.
*Usono- Usono alproksimigos al Latinameriko.
*Argentino- Prezidentinoj de Argentinano kaj Ĉilio omaĝos Johanon Paŭlon la II-an

Informoj el Pekino - 33a raporto: Vendado de armiloj el Usono al Tajvano

Tuesday, October 7th, 2008

Bluaĉielo raportas pri la diferencoj inter la ĉina kaj usona registaro pro vendado de armiloj de Usono al Tajvano.

Aŭskultu la informon de Li Jianhua pri la delikata situacio.

Usonaj armiloj en Tajvano