Archive for October, 2008

Podkasto #12 - Bizara Lando: Intervjuo kaj pli

Friday, October 31st, 2008

Carlos Devizia

Ĉu vi ŝatas intervjuojn?
Ĉu al vi interesas la eksperimenta muziko?
Ĉi tiu podkasto estas por vi!

Ĉu vi scivolas pri kio okazas en la esperanta movado?
Ĉu vi ŝatus partopreni naturplenan amuzan esperantan renkontiĝon?
El Ĉeĥio venas invito por vi en ĉi tiu 12a podkasto!

Ĉi tiu podkasto fariĝis iom pli longa ol kutime: 45 minutoj; sed estas tiom da aktivado en la esperanta movado, tiom da informindaj aferoj, ke ni ne povis enmeti ĉion en 30 minutoj. Kaj tamen… ne sufiĉis. Pro tio, venontsemajne aperos la 13a podkasto, kun plia materialo.

Sed nun ni parolu pri ĉi tiu 12a podkasto. En ĝi vi trovos:

  • Intervjuo al Carlos Devizia pri lia ekaperonta KD “Bizara Lando”, sed ne nur: ni parolas kun Carlos pri liaj aliaj artaj interesoj, pri li kiel homo kaj artisto, pri la pasinteco, la nuno kaj la estonteco… Pli facile: vi mem aŭdu.
  • Karel Ĉada, el Ĉeĥa Respubliko invitas vin partopreni la Silvestran Renkontiĝon en tiu lando… mi jam envias la partoprenontojn.
  • Ni scios pri la ega aktivado en Ĉeĥio.

Kaj kompreneble, ĉio akompanata de kelkaj muzikaĵoj de “BizaraLando” por ke vi alkutimigu viajn orelojn!

(more…)

Informoj el Pekino - 41a raporto: Azio, Eŭropo, Ameriko

Tuesday, October 28th, 2008

Ĉifoje Bluaĉielo raportas pri la azieŭropa pintkunsido kaj pri la partopreno de Ĉinio en la Interamerica Banko por Disvolvu.

Sciu pli: elŝutu kaj aŭskultu.

10-28-a10-28-b

Monda Muziko #14 - Germanio

Monday, October 27th, 2008

Tintilar’

(Jingle Bells)

Glitante sur la neĝ’,
malantaŭ solĉeval’
Rapide iras ni
sur kampo kaj en val’.

(more…)

Novaĵejo # 20 - El Ameriko: Urugvajo - Argentino - Kubo - Eŭropa Unio

Friday, October 24th, 2008

081024-k-v.jpg081024-k-eu.jpg
*Urugvajo - Urugvajo vetis la argentinan eksprezidenton N. Kirĉner por la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝo de Sudaj Nacioj.
*Kubo - Kubo kaj Eŭropa Unio rekomencas kooperadon.

Informoj el Pekino - 40a raporto: 25a ĉina ekspedicio al Antarkto kaj Azi-Eŭropa Pinta Konferenco

Friday, October 24th, 2008

Li Jianhua informas ĉifoje pri la 25a ĉina scienca ekspedicio al Antarkto kaj pri la


Sepa Azi-Eŭropa Pinta Konferenco, kiu okazas la 24a kaj 25a de ocktobro.

Informiĝu vi mem, elŝutu kaj aŭskultu.

10-24-110-24-2

Novaĵejo # 19- El Ameriko: Bolivio

Thursday, October 23rd, 2008

081023-evo.jpg081023-evo2.jpg

*Bolivio: - La kongreso aprobis Referendumon pri la Nova konstitucio.

Informoj el Pekino - 39a raporto: virinaj entreprenoj

Wednesday, October 22nd, 2008

Li Jianhua informas pri la kreskanta ĉijara rikoltiĝo de greno en Ĉinio kaj pri la sukceso de virinaj entreprenoj en Azio.

10-21-a10-21-b

Novaĵejo # 18 - El Ameriko: Bolivio - Venezuelo - Peruo - Ekvadoro - Ĉilio

Tuesday, October 21st, 2008

haiti-081020.jpgla-081020.jpgcepal-081020.jpgvenezuela-081020.jpg
*Bolivio - La prezident-reelekto bremsas la novan konstitucion.
*Venezuelo -Ĉavez proponos malaltigo de produktado de krudaĵo.
*Peruo - La eks ĉefministro substrekas honestecon de la registaro.
*Ekvadoro - La brazila entrepreno petas juran sekurecon.
*Latinameriko - La latinamerikaj Caroj kontraŭ-drogoj serĉas aliancon kun Afriko. * - Ekonomia pintkunveno inter Latinameriko kaj Ĉinio.
*Ĉilio
- Insulza disponebla por konkurenci al la prezidanteco. 80% de la junuloj ne balotos.
*Haitio - Post unu monato la viktimoj de la cikonoj ankoraŭ vivas en tendoj.

Informoj el Pekino - 38a raporto

Monday, October 20th, 2008

La hodiaŭa raporto de Li Jianhua koncernas la novan regularo pri raportado de fremdlandaj ĵurnalistoj kaj la nova decido de ĉina komunista partio pri la reformado de ĉina kamparo.

Elŝutu kaj estu informita.

10-20-a10-20-b

Informoj el Pekino - 37a raporto: Multe da informoj el Azio!

Saturday, October 18th, 2008

Ĉi tiu raporto de Bluaĉielo venas plena je informaĵoj el Azio.

Simple elŝutu, aŭskultu kaj informiĝu!

10-17-a10-17-b