Archive for September, 2008

Novaĵejo # 8- El Ameriko: Ĉilio - Unasur, kaj Bolivio

Thursday, September 18th, 2008

Unasur - 1Unasur - 2

*Ni informas pri la rezolucioj de la pinrenkonto de Unasur okazinta en Ĉilio.

*En Bolivio la registaro kaj la provincestroj subskribas bazojn por dialogi.

*Arestis provincestron akuzita de etnoeksterm.

*Ekkomencas hodiaŭ la dialogon, alvokita de la prezidento Evo Morales.


Informoj el Pekino - 28a raporto - Fermo de Handikapulaj Olimpikoj kaj primovadaj novaĵoj

Thursday, September 18th, 2008

Fermo handikapula olimpikoRomano: Tri Regnoj

En ĉi tiu podkasto, Bluaĉielo informas pri la fermo de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj kaj pri la esperanta versio de antikva ĉina romano: Tri Regnoj.

Ĝuu ĝin.

Informoj el Pekino - 27a raporto - videa programero

Wednesday, September 17th, 2008

En ĉi tiu filmeto, Bluaĉielo informas pri la mezaŭtuna festo ĉe la handikapulaj sportistoj, kiuj partoprenas nun la pekinaj handikapulaj olimpikoj.

Ankaŭ internaciaj novaĵoj ne mankas en ĉi tiu numero.

Ĉi tie estas elŝutebla ankaŭ la version nur sona.

Ĝuu ĝin!!!

Novaĵejo # 7 - El Ameriko: Bolivio, Ĉilio kaj UNASUR

Tuesday, September 16th, 2008

 Decidigajn momentojn trapasas Bolivio nun.

Sonia raportas pri la krizo en Bolivio kaj kunsido de prezidantoj el UNASUR en Ĉilio.

Monda Muziko #10 - Festa Epizodo

Tuesday, September 16th, 2008

Festa Epizodo! Nur muziko: La plej bonaj muzikoj aŭdita en nia pasintaj epizodoj.

Party

Informoj el Pekino - 26a raporto - Speciala programero

Monday, September 15th, 2008

Mezaŭtuna festo - 1

Mezaŭtuna festo - 2

En ĉi tiu numero, Li Jianhua raportas el Pekino sed ne pri olimpikoj aŭ aziaj novaĵoj. Ĉifoje li rakontos al ni pri speciala festo, kiun ĉinoj travivas hodiaŭ la 15an de septembro: Mezaŭtuna Festo.

Bluaĉielo rakontos la historio kaj legendo sur kiu baziĝas ĉi tiu festo, kaj pri la kutimoj kaj la nuna maniero festi ĉi tiun tagon.

Novaĵejo # 6 - El Ameriko: Venezuelo, Honduraso, Peruo kaj Ekvadoro

Saturday, September 13th, 2008

Pli akriĝas la rilatoj inter Venezuelo kaj Usono.

Rektan kaj nerektan apogon ricevas Morales, fare de Honduraso, Peruo, Ekvadoro kaj Venezuelo.

Pri ĉio ĉi informas hodiaŭ Sonia, el Montevideo.

Pekinaj Handikapulaj Olimpiadoj 2008 - 25ª raporto: Historio de la handikapulaj olimpikoj

Friday, September 12th, 2008

Historio Handikapulaj Olimpikoj - 2

Historio Handikapulaj Olimpikoj - 1

Hodiaŭ, Bluaĉielo prezentas al ni la historion de la Handikapulaj Olimpikoj.Akompanu lin.

Novaĵejo # 5 - El Ameriko: Bolivio, Urugvajo

Friday, September 12th, 2008

Bolivio: Prezidanto de Bolivio deklaris la usonan embasadoron kiel malŝatan personon.

Urugvajo: La Plano “Ceibal” celas ke ĉiu lernejano havu komputilon.

Novaĵejo #4 - El Ameriko: Venezuelo, Hajtio, Urugvajo

Wednesday, September 10th, 2008

Ĉifoje Sonia Risso informas pri praktikaj kunaj manovroj de Venezuelo kaj Rusio en venezuela maro, la vundebleco de Hajtio fronte al naturaj atakoj, kaj pri urugvajaj sciencistoj kiuj disvolvas produkton kiu degradas petroleajn makulojn per bakterioj, kiu povus solvi la problemojn de disverŝado de petroleo kiu okazas pro ŝipakcidentoj.

Elŝutu kaj aŭskultu.