Archive for September, 2008

Podkasto #11 - Radio Aktiva fariĝas 2-jaraĝa !!! - Speciala numero

Tuesday, September 30th, 2008

En septembro Radio Aktiva fariĝas 2-jaraĝa, kaj volas festi kun vi per ĉi tiu speciala numero de 68 minutoj.

Alexandre Sankor

En ĉi tiu numero Radio Aktiva festas 1 jaro de la unua podkasto kaj 2 jaroj de sia tuta ekzistado; kaj faras tion per longa kaj varia programo:

  • Diversaj novaĵoj pri la esperanta movado.
  • Montraĵo de la rubrikoj “Novaĵejo” kaj “Informoj el Pekino”, de Sonia kaj Bluaĉielo respektive.
  • Rakonto pri fama preĝejo en Ĉeĥa Respubliko, de Karel Ĉada.
  • 2a parto de la raporto pri urugvaja karnavalo.
  • Numero de la rubriko Kuriozaĵo.
  • El la rubriko pri fakaj asocioj: Tutmonda Ortodoksa Ligo de Esperantistoj

Preĝejo en NeratovKaj kompreneble… multe da muziko.

Elŝutu kaj ĝuu ĝin, kaj ne forgesu komentarii, saluti aŭ opinii rekte en niaj paĝoj aŭ per retmesaĝoj al:

info (ĉe) radioaktiva.uyserv.com

radioaktiva (ĉe) googlegroups.com

(En la fotaĵoj: supre kaj maldekstre - la kantisto Alexandre Sankor, kies kanton “Esperanto” vi aŭskultos en ĉi tiu podkasto. Malsupre kaj dekstre - Nuna stato de la preĝejo de vilaĝo Neratov, en Ĉeĥa Respubliko, kies historion rakontas Karel Ĉada, ankaŭ en ĉi tiu podkasto).

Novaĵejo # 12 - El Ameriko: Ekvadoro - Bolivio - Kolombio - Kubo - Kostariko

Monday, September 29th, 2008

Ecuador Referendum Triunfa el Sí!*Ekvadoro -“Jes” al la Nova Konstitucio.

*Venezuelo - Revenis Ĉaves post internacia turneo.

*Bolivio - Usono haltigos doganojn. Nova Konstitucio, ĉefa barilo por dialogi.

*Kolombio- Ministro en komplika pozicio.

*Kubo - Severaj punoj al la spekulado kaj ŝteladoj post la uraganoj.

*Kostariko - Industriistoj postulas Traktaton de Libera Komerco kun Usono.

Novaĵejo # 11- El Ameriko: Nov Jorko - Bolivio - Argentino - Urugvajo - EU

Saturday, September 27th, 2008

63a Asamblea de ONU*Nov Jorko- Bolivio -Ĉe Uiniĝintaj Nacioj Evo Morales dankis al Unasur, kaj kritikis Usonon.

*Argentino - Urugvajo - La argentina prezidentino kompromitis liberi la ĉefan limvojon al Urugvajo, post du jaroj da blokado fare de civilaj organizoj.

* Latinameriko - EU - Eŭropa Unio aprobis interkonsenton pri emigrado kaj azilo, kiu estis forte kritikita de latinamerikaj registaroj en Montevideo.

Informoj el Pekino - 32a raporto: Sukcesa lanĉo de ĉina kosmoŝipo

Friday, September 26th, 2008

Eklanĉo de ĉina kosmoŝipo

Ĉifoje voĉe kaj per filmeto, Bluaĉielo raportas pri la sukcesa eklanĉo de la ĉina kosmoŝipo ĵus okazinta, kiu portas 3 homoj en ĝi.

Ni esperas ke vi ŝatos la raporton.

Informoj el Pekino - 31a raporto: Esperanta ĉina movado, usona krizo

Thursday, September 25th, 2008

31a raporto el Pekino

La hodiaŭa raporto de Li Jianhua alportas novaĵojn de la ĉina esperantista movado, kaj informas pri la ekonomia krizo en Usono.

Rekomendinda!

Novaĵejo # 10 - El Ameriko: Kubo - Brazilo - Bolivio - Kolombio - Ekvadoro - Ĉilio

Tuesday, September 23rd, 2008

Ĉavez*Kubo.- Ĉavez vojaĝas al Kubo, Ĉinio, Rusio, Francio kaj Portugalio.

 Menezes*Brazilo.- Malfermiĝis la juĝo pri la mortigo de Menezes en Londono.

 Evo*Bolivio.- Prokrastiĝis la dialogo ĝis la venonta ĵaŭdo.

 Bentakur*Kolombio.- Betankur rifuzis rekomenci politikan aktivecon.

 Lula*Brazilo.- La prezidento atingis la plej altan nivelon de populareco.

 correas.jpg *Ekvadoro.-  La ekvadoranoj balotos konstitucian referendumon.

 *Ĉilio.- Ĉilio sendos Leteron al Venezuelo pro la forigo de humanrajta funciulo.

Informoj el Pekino - 30a raporto - Ĉinio, Japanio, Usono

Monday, September 22nd, 2008

9-22.jpgHodiaŭ Li Jianhua (Bluaĉielo),  raportas pri internaciaj aferoj:

  • Komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio.
  • Telefoninterparolo inter ĉina kaj usona prezidantoj.

Elŝutu kaj informiĝu!

Monda Muziko #11 - Domingo

Sunday, September 21st, 2008

Elements4 estas domingona grupo, kiu partoprenas Carlos Brito, Wilbert Polanco, Cecilia Parede kaj Gregorio Campusano.
En la retpaĝo de la grupo http://www.elements4rd.net/ ni troviĝas informo pri la nomo de’l grupo:

Party

La nomo ELEMENTS4, estas kombinaĵo de ideoj, revos kaj sonĝoj de grupo de maljunaj, kvazaŭ simbolo de natura elementoj: fajro, aero, akvo kaj tero kaj la kvina elemento estas la muziko.

La aero tradukas la pura kun kio ili faras ilian laborojn kaj ilian lirikoj.

La fajro tradukas la forto kiu movas ilin en la serĉu por novaj ideoj

La akvo tradukas la vivo, La Tero estas ĉio kio movas ilin en la serĉo al via revoj.

Novaĵejo#9 - El Ameriko: Bolivio - Brazilo - Peruo - Honduraso - Urugvajo

Saturday, September 20th, 2008

Bolivio -Dialogo

*Bolivio - La dialogo inter la registaro kaj la provincestroj jam komencis.

*Brazilo-Peruo - La Prezidento Alan Garcia proponas revizii traktatojn por profundigi rilaton kun Brazilo.

Brazil*Honduraso. G16 minacas repreni fondusojn por malaltigo de la malriĉeco, se la hondurasa registaro ne definus kompletan strategion.


Cox- Uruguay*Urugvajo- Viceprezidentino de la Monda Banko por Latinoamiriko kaj Karibo analizas ekonomiajn cirkonstancojn de Sudameriko por alfronti ŝokon de la usona krizo.

Informoj el Pekino - 29a raporto - Fermo de Handikapulaj Olimpikoj (video)

Friday, September 19th, 2008

Vidarĥivo de Bluaĉielo pri la fermo de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.

Spektinda!