Podkasto #10 - La Nokto de la Nostalgio: nova tradicio en Urugvajo
Friday, August 29th, 2008La 24an de aŭgusto, la nokton antaŭ la datreveno de la sendependenciĝo de Urugvajo, homoj de ĉiuj aĝoj iras al diskotekoj, dancejoj kaj restoracioj por aŭskulti ĝui kaj danci muzikaĵojn, kiuj furoris antaŭ du, tri aŭ kvar jardekoj.
Tiu estas la ĉeftemo de ĉi tiu 10a podkasto de Radio Aktiva, akompanata de malnovaj muzikaĵoj de Esperantujo, kiel maniero kundividi kun vi la etoson de ĉi tiu speciala nokto, kiu jam fariĝis tradicio en Urugvajo.
En ĉi tiu podkasto vi trovos ankaŭ novaĵojn kaj la salutvortojn ricevitaj de nia redakcio.
Ni esperas ke vi ĝuos ĝin.

Pekinaj Olimpikoj jam finis, sed ĉifoje Bluaĉielo raportas pri la reagoj kaj agnoskoj pri la organizado de la ĵus finintaj ludoj.
En ĉi tiu informo de Li Jianhua, vi trovos ankaŭ raporton pri la handikapulaj olimpikoj de Pekino.








