Podkasto #6 - Speciala numero
Tuesday, February 12th, 2008Ĉi podkasto estas dediĉita al la urbo Wanda en Argentino, kaj la seminario okazinta tie je novembro de la 2006a jaro.
Aro de loĝantoj de tiu urbo fondita de polaj enmigrintoj ankaŭ decidis revivigi siajn radikojn kaj venigis instruistinon por instrui la loĝantaron pri la polaj tradicioj, kulturo kaj lingvo, kiuj post la paso de la jaroj iom post iom komencis perdiĝi.
La instruistino estis Agnieska Machota, polino kiu jaro kaj duono antaŭe estis lerninta Esperanton. Agnieska -pli konata de sia aro de amikoj kaj gelernantoj per sia hispana nomo Inés- instruis la lonĝantaron de Wanda pri la pola kulturo… sed ne nur. Ĝi instruis Esperanton al la civitanoj de Wanda, kaj trovis ke ankaŭ multaj esperantistoj interesiĝas pri la pola historio kaj kulturo; tial en novembro de 2006 realiĝis la ideon de Agnieska, fari en la urbo Wanda seminarion pri Pollando… en Esperanto. (more…)






