La Roko nun elŝutebla !!!

Nia programo pri rok-muziko, La Roko, nun estas elŝutebla ĉi tie.

Iom post iom, ni aldonos ĉi tie ĉiujn sonarkivojn el la unua sezono de La Roko.

Hodiaŭ ni aperigas la unuan numeron de La Roko.

Ĉar ĝi estis la unua programero, enhavas diversajn misaĵojn kaj fuŝaĵojn, sed eĉ tiel, estas ĝuinda. Bedaŭrinde, kiam ni havis problemojn kun la disko de nia komputilo, ni perdis multajn materialojn, kiuj tiam ne estis kopiitaj ie ajn. Inter ili estis la originalaj arkivoj de la unua sezono de La Roko; tial ni povas nur doni al vi la malpezajn versiojn de tiuj arkivojn.

Sed ĉi tiu unua numero estas speciala ankaŭ pro aliaj kialoj.
Unue, ĝi estis la ununura numero kiun ni faris en du partoj (kvankam ĉi tie ni disponigas nur unu sonarĥivon kun la du partoj gluitaj). La unuan parton ni dissendis kelkfoje kiel reklamado de la programo. La inaŭguran tagon ni elsendis la du partojn.
Kaj due, la duan parton estis elsendita “envive”, tio estas, ĝi ne estis antaŭregistrita kiel la unua parto kaj ĉiuj postaj programeroj de La Roko, sed elsendita samtempe dum ni parolis kaj miksis la muzikon.

Enhavo de La Roko #1

En ĉi tiu numero de La Roko vi trovos prezentadon kaj muzikon de Persone, Kore, Krio de Morto, JoMo, Dolchamar kaj Strika Tango.

Elŝutu kaj ĝuu ĝin.

Leave a Reply