La Roko #2 - elŝutu nun!
La 2a numero de nia programo pri rok-muziko, La Roko, jam elŝuteblas
Jam de la komenco de la elsendado de Radio Aktiva je la fino de septembro 2006, ni komencis dissendis ĉi tiun programeron, kie ni diskonigas la informojn kaj la muzikojn pri la esperantaj rokbandoj.
La unua sezono de La Roko havis 15 numerojn, kiujn ni disponigos ĉi tie iom post iom. Ni esperas ke vi ĝuos ilin.
Enhavo de La Roko #2
En ĉi tiu numero de La Roko vi trovos multajn informaĵojn pri DĴ Kunar, la bando Persone kaj Roĝer Borĝes, kompreneble akompanataj de ilia muziko. Je la fermo de la programo, la trilingva kanto “Al la barikadoj” de JoMo.

January 11th, 2008 at 22:20:50
Bone, ke vi nun publikigas la malnovajn elsendojn kun priskriba teksto. Kia honoro, aperi en Radio Aktiva! Cetere estas DĴ Kunar (kun nur unu “n”)!
January 12th, 2008 at 10:52:30
Dankon Kunar. Honoro estas por ni ke vi interesiĝis viziti nian ttt-ejon.
La mistajpon de la nomo ni jam korektis. Dankon pro la averto.