2ª podkasto de Radio Aktiva

Ĉi tie vi povas elŝuti aŭ aŭskulti la duan numeron de nia podkasto.

Ĝi aperis je la komenco de aŭgusto, kaj kiel en la antŭa podkasto, ĉi numero diversas laŭenhave: recenzo, prelego el la 42a BKE, muziko, kuriozaĵoj. Aŭskultu aŭ elŝutu ĝin nun!!!

Enhavo de la Podkasto #2

1- Salutvortoj
2- Muziko “Junaj Idealistoj” de Dolchamar.
3- Komentarioj pri fuŝo en la unua podkasto kaj prezento de la enhavo de ĉi tiu podkasto.
4- Primovada Spaco. Prezentado de TEVA fare de RA.
5- Muziko “Kapon redonu” de Milan Doĉekal.
6- Recenzo pri numero 2006 de la revuo “Esperantista Vegetarano” de TEVA, fare de RA. (1a parto).
7- Muziko “Maĥnovŝĉino” de JoMo.
8- Kuriozaĵoj.
9- Muziko “Mi perdis amikon” de Ĵomart kaj Nataŝa.
10- Informo pri la verko “Per la mondo per Esperanto”, fare de ĝia aŭtoro Enrique Ellemberg. (1a parto, intermeza kanzonpeco, 2a parto, intermeza kanzonpeco, 3a kaj fina parto).
11- El la 42a BKE, prelego de Francisco Wechsler “Trompoj por Interreto”. (1a parto).
12- Kantopeco de “Savu la naturon”.
13- Plena unua numero de la programero “La Roko”.
Klaku per la dekstra butono sur la ligilo por elŝuti la podkastojn.

Leave a Reply