Retejo de Radio Aktiva ricevis atakon

December 28th, 2011

Nia retejo ricevis atakon, kiu malpermesis aliron al ĝi per la ĉefpaĝo, kvankam oni povis iri rekte al iu ajn paĝo. Krome, la podkastoj estis forigitaj, do videblas la teksto kaj plimulto de la blogaĵoj kaj ankaŭ la vidpodkastoj, sed ne aŭdeblis aŭ elŝuteblis la son-podkastoj.

Ni jam restarigis la retejon kaj nun ekkomencis la alŝutadon de nia arĥivo de podkastoj, tamen tiu tasko daŭros dum kelkaj tagoj.

Dume, ni pardonpetas pro la ĝeno kaj  informas ke iom post iom denove estos disponeblaj ĉiuj podkastoj.

Dankon pro la atendo.

Monda Muziko # 27 - Nederlando

December 8th, 2011

Nederlando-Amsterdamo

Epizodo numero 27 enhavas:

  • Geografia materialo pri Nederlando.
  • Akordo: Bim-bom sonas en ĉiel.
  • Historio de la grupo Akordo
  • Akordo: Paca nokto.

Rilate:

Nederlando Esperanto movado: http://eo.wikipedia.org/wiki/Nederlando:Esperanto-movado

Akordo Paĝo: http://www.tekstoj.nl/akordo

Akordo MP3: www.musicexpress.com.br/akordo_eo

Podkasto # 31 - Denove rakontoj!

November 29th, 2011

[caption id=”attachment_712″ align=”alignright” width=”150″ caption=”Simbolo Esperanto-125″]Simbolo Esperanto 125[/caption]

Saluton geamikoj:

Ni alvenas hodiaŭ kiel ĉiam, kun multe  da informaĵo, muziko kaj komentoj. Krome ni aldonas novan eron en tiu ĉi podkaston. Ero kiu estis jam tradicia en nia radio, la rakontoj.

Vi trovos ĉe ni:

*.- Movada novaĵejo.

*.- Vinilkosmo prezentas sian novan KD-on Kajto duope.

*.- Rakonto: “Tre moderna fabelo” verkita de F. Szilagyi

*.- Primovada spaco.

*.- Bona esperanta Muziko.

*.- Kaj aldone, ni disponigas por vi ereton de la prezentadon de la KD-on “Kajto Duope”okazinta en Kopenhage la 24an de julio, en la 96a UK.

Podkasto RA Novaĵejo

November 21st, 2011

Saluton!

Ni prezentas hodiaŭ Movadan novaĵejon. Jen la enhavo:

Anneleen

                 *- Jarkunveno de IKEF en Ĉinio.

                 *- Skribu al Avo Frosto!

                 *- Gratulojn al festodatreveno de Brazila Eta programo.

                 *- Informo de Esperanto al Ameriko. (23 jara belgino

vojaĝas tra Latinameriko disvastigante Esperanton).

Krome, akompanas nian aŭskultadon bonega esperanta muziko!

 

 

Penggong-a bambua produktaĵa bazaro

November 15th, 2011

Hodiaŭ alvenas el Chinio interesa video pri BAMBUA BAZARO, sendita de nia amiko Bluaĉielo.

Dum la spektado de tiu mallonga videeto vi scios pri la diversaj produktoj  prilaboritaj el tiu vegetaĵo, kiu nature, kaj libere kreskas en vastaj regionoj de Ĉinio.

Ĉinio multege produktas bambuojn kaj oni faras multajn produktaĵojn per bambuo, ĉu vi konas veston faritan de bambu-firbo? Ĉu vi volas aĉeti bambu-produktaĵojn? En Zhejiang-provinco de Ĉinio ekzistas faka bazaro — Penggong-a Bazaro de Bambuo-produktaĵoj. Jen la video pri tiu bazaro.
penggong-a bambua produktajxa bazaro

Podkasto # 30 - Plena je informaĵoj!

November 4th, 2011

Saluton karaj amikoj de Radio Aktiva!

Ĉi tiu estas nia 30-a oficiala podkasto kaj tial (kaj ĉar estis multaj informaĵoj por kundividi) ni festos ĝin per pli longdaŭra numero.

Kion vi trovos ĉifoje?

[gallery link=”file”]

  • Raporto pri Itala Kongreso de Esperanto.
  • Raporto pri la Sat-kongreso.
  • Novaĵoj el Vinilkosmo.
  • Pup-ekspozicio en Japanio.
  • El la vivo de handikapuloj…
  • UEA en Unuiĝintaj Nacioj.
  • Kaj multa muziko por kundividi kun vi!

Ni dankas al Liba kaj Floreal Gabalda pro la fotaĵoj kaj kongresaj informoj.

 

Radioaktivaj Sonbildoj # 5 - Gamelano

October 23rd, 2011

Gamelano estas ensamblo el Azio, kun origino de antaux multaj jarcentoj, kaj Carlos Devizia prezentas ĝin al vi en ĉi tiu 5a numero de Radioaktivaj Sonbildoj.

Ni esperas ke vi ĝuos ĝin.

Radioaktivaj Sonbildoj # 4 - Ĥoroj

October 22nd, 2011

La muzikinstrumento pri kiu Carlos parolos hodiaŭ al ni estas tre speciala: la voĉo. Kaj por gustumi voĉan muzikon nenio estas pli bone ol aŭskulti ĥorojn.

Do, jen ili. Aŭskultu.

 

Domaĝega Okazintaĵo: Bruliĝis Vinilkosmo!

September 20th, 2011

Per informoj de Ret-Info ni eksciis ke dum la nokto de la 18-a al la 19-a de septembro fajro kaptis la ejon de Vinilkosmo, kun rezulto de grandegaj perdoj.

Jen niaj vortoj por ĉi tiuj malgajaj momentoj.

 

Artfarita milinsula lago en Ĉinio

September 19th, 2011

Danke al nia kara amiko Li Jianhua (Blua Ĉielo) ni povas hodiaŭ prezenti al vi ĉi tiun interesegan filmon de ĈRTV, pri ĉi tiu milinsula lago en Ĉinio, kreita dum subakvigado de ebenaĵo por projekto de elektroproduktado.

Sed spektu kaj ĝuu.